Plej bonaj tekstaj ŝercoj
En ĉi tiu listo aperas nur ŝercoj, kiuj ricevis almenaŭ 3 voĉdonojn.
„Ĉu vi fakte povas pro viaj multaj ŝuldoj dormi?“
„Kial ne? Kreditoroj ja ne kutimas veni nokte.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Edzino al la edzo: „Post kiam vi finos la kurson, ĉu vi skribos stenografie tiel rapide, kiel mi parolas?“
„Jes, sed ne tiel longe.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Estro al kelnero: „Ĉu tiu duopo ĝis nun elektis nenion al si?“
Kelnero: „Ne, ŝi kalkulas kaloriojn kaj li monon.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Instruisto: „Por kio necesas bovina felo?“
„Por ke bovino ne disfalu.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Sinjoro doktoro, mi sonĝas konstante pri futbalo.“
„Ĉu pri io alia, ekzemple pri virinoj, vi ne sonĝas?“
„Ne, oni povus dume enpafi golon.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
En atendejo ĉe dentisto: „Kial vi metas vaton en orelojn?“
„Por ke mi ne aŭdu, kiam mi krios.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Turisto demandas knabeton: „Kie ĉe vi oni lasas razi kaj tondi sin?“
„Sur la kapoj.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Julia, vi devas jam lerni dormi sola! Ja vi jam estas sufiĉe aĝa.“
„Nu, panjo, vi estas eĉ pli aĝa kaj daŭre dormas kun paĉjo!“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Revenas edzo hejmen kaj demandas: „Kion vi kuiris por tagmanĝo? Mi malsatas kiel lupo.“
„Mi fakte ne scias. Forgluiĝis glumarko de konzervaĵo.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Paĉjo, kiel amindumas erinacoj?“
„Tre, tre, tre atenteme, filo mia“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto