Ĉefpaĝo » Tekstaj ŝercoj » Plej bonaj
Plej bonaj tekstaj ŝercoj
En ĉi tiu listo aperas nur ŝercoj, kiuj ricevis almenaŭ 3 voĉdonojn.
Instruistino demandas infanojn: "Ĉu vi konas ian mamulon, kiu ne havas dentojn?"
Joĉjo respondas: "Mian avon."
Iri al batalo sen Francio estas kiel iri al ĉasado sen akordiono.
Kiel vi eksciu, ke iu homo estas vegano?
Simple atendu - li mem diros tion.
Kial ekzistas vagina mikozo?
Por ankaŭ virinoj komprenu kia estas vivo kun iritanta piĉo.
Demandas avo knabeton de unua klaso: „Kial vi ne deziras viziti lernejon?“
„Kion mi faru tie, kiam mi scipovas nek legi, nek skribi.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Juĝisto: „Akuzito, ĉu ekzistas iu mildiga cirkonstanco, kial vi faris enrompon en tiun aŭton?“
„Jes ja, tiu aŭto estis parkita tuj antaŭ tombejo kaj mi opiniis, ke la posedanto mortis.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Blondulinoj bezonus triangulajn ĉerkojn.
Kial?
Ĉar kiam ili kuŝiĝas, ili etendas la gambojn.
Demandas filineto la patrinon: „Kial vi tiel frue edziniĝis?“
„Pri tio kulpas vi.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„De kio vi havas tiun bluaĵon sub la okulo?“
„Hieraŭ mi helpis al iu fraŭlino kiu estis en akvo, venis mia edzino kaj batis min.“
„Ŝi estas senkora. Kaj kie tio okazis?“
„En nia banĉambro.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Kion diras al vi la edzino, kiam vi venas hejmen el gastejo ebria?“
„Nenion, ŝi nur tremas la kapon.“
„Kies kapon?“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto