La maljuna siko unuafoje veturas per aviadilo. Li demandas la stevardinon:
- Diru karulino, ĉu la aviadilo havas sufiĉe da paraŝutoj?
- Tre malofte okazas, ke la aviadilo kraŝas, pro tio ni ne havas ilin.
- Do, ankaŭ la ŝipoj malofte dronas, malgraŭ tio ili portas savboatojn, kvankam mi pensas, ke pli multaj povas naĝi ol flugi.
Du skotoj babilas:
- Imagu, naskiĝtago kaj eĉ nomtago de mia edzino estas en sama tago Kristnaske.
- Ba! Kia hazardo!
- Tio tute ne estas hazardo! Kion vi pensas, pro kio mi edziĝis ĝuste al ŝi?
Foje, kiam mi vizitis mensmalsanulejon mi demandis
la direktoron kiel ili ekzamenas, ke kiu estas malsana kaj kiu ne?
Nu - diris la direktoro - ni plenigas bankuvon per akvo,
kaj ni apudmetas tekuleron, tetason kaj sitelon.
Ni petas la pacienton por malplenigi la bankuvon.
Ooo, mi komprenas - mi diris!
Normala homo uzos la sitelon por tio,
ĉar tio estas pli granda ol la tekulero aŭ la teĉaso.
Ne - diris la direktoro!
La normala homo eltiras la ŝtopilon.
Ĉu por vi estos konvena kuŝi apud la fenestro.
Jozefo solvas vortkrucenigmon kaj demandas sian amikon:
* Jozefo: Virina seksuma organo je 4 literoj. Kio ĝi estas?
* Mateo: Hmm. Ĉu tio estas vertikale aŭ horizontale?
* Jozefo: Horizontale.
* Mateo: Do tio estos "buŝo".
Virino revenas post laboro hejmen al sia malsana edzo:
-"Karulo, estas mi! Kiel vi fartas? - Ho ve, vi ja daŭre aspektas tre malsane, ĉu la apotekisto ne alportis la supozitoriojn, kiujn mi mendis por vi?"
-"Ho, karulino, mi vere malbonfartas. La supozitorioj entute ne helpis, kaj ili gustis horore!"
-"Kio?! Ĉu vi buŝe glutis ilin?" ŝi nekredante demandas.
-Krias la viro: "Nu, kion alian mi devus fari? Ĉu eble ja ŝovi ilin en mian pugon?!"
Viro eniras drinkejon, mendas unu brandon post la alia, trinkadas kaj kraĉetadas murmurante "Fi, ŝi kapablis stiri...".
Dum iom da tempo la gastejestro observas la kraĉadon kaj murmuradon ("Kiel ŝi kapablis!" kaj simile).
Finfine interesiĝinte li demandas la viron: "Ho, kial vi daŭre sputas kaj flustras pri iu virino, kiu iel veturis?"
Respondas la viro: "Mi petveturis ĉe la aŭtostrado, kaj iam haltis Porsche [tre sporta kaj rapida, multekosta germana aŭto] kun nediafanaj fenestroj. Kiam mi malfermis la pordon, malantaŭ la stirilo sidis maljunulino, certe 80- aŭ 90-jaraĝa!
Sed ŝi ja kapablis stiri! Ni kvazaŭ flugis per 250 km/h sur la aŭtostrado. Kaj kiam ni, kun kriĉantaj radoj, estis veturantaj ĉe elveturejo de la aŭtostrado, subite post kurbiĝo staris kamiono, post akcidento etendita trans la tuta leno. Atendante mian morton, mi kriis: »Avinjo, se ni tion postvivos, mi frandzos vin ĝiskolapse!«"
La viro rigardas al la gastejestro, kaj denove elkraĉas: "Fi, ŝi vere kapablis stiri..."
Juna edzo post sonorigo malfermas la pordon, antaŭe staras lia bopatrino:
-"Saluton, kara, mi estis proksime kaj spontanee pensis, ke mi povus vin viziti! Kompreneble mi iros hejmen, antaŭ ol mi ĝenos vin."
-"Saluton, do vi eĉ ne volas trinki teon?"
Demando al Pola Radio: "Ĉu ĝustas, ke la pola parlamento hieraŭ unuanime rezoluciis favore al Esperanto?"
Respondo: "Jes, principe tio ĝustas. Sed ne estis hieraŭ, sed antaŭhieraŭ. Kaj ne estis unuanime, sed per 95%-a plimulto. Kaj ne estis favore, sed kondamne al E-o..."
Renato Corsetti transdonas la oficejon de UEA al Probal Daŝgupta. Post la formalaĵoj ili kunsidas kaj babilas. Iam Corsetti demandas: "Probalo, ĉu en via lando ekzistas multaj homoj, kiuj decide neniam lernus Esperanton?" - "Jes," respondas Daŝgupta, "mi eĉ taksus ilian nombron je minimume 500 milionoj!" - Respondas Corsetti: "Nu bone, pli-malpli tiom, kiom en Eŭropo."
Estas la jaro 1937a. Okaze de la 50a datreveno de la Unua Libro antaŭ la centralo de S.A.T. oni volas starigi novan flagstangon (por verda flago, kompreneble). Du SAT-anoj do fosas truon, starigas la maston kaj kontentas pri ĉi ĉio. Krom ke pro la fosado restis iom da tero. Ĉar ili ne scias kion fari kun ĝi, ili fosas duan truon por enigi la teron tie. Sed denove poste restas troa tero. Do ili fosas trian truon ktp. Eŭgeno Lanti, kiu observis siajn subulojn dum longa tempo de sia oficejo, finfine ne plu eltenas: Li malfermas la fenestron kaj krias: "Kamaradoj, vi devas fosi pli profunde!"