Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Lastaj tekstaj ŝercoj

Novedzo

- Kara amiko, mi aŭdis ke vi edziĝis?
- Jes...
- Mi gratulas vin! Ĉu vi estas feliĉa?
- Mia edzino diras ke jes..
5.0000/5 (4 voĉoj)
La Geedzeco, Virinoj, Viroj

Senso de nigra humuro

Senso de nigra humuro estas kiel piedoj...
... ne ĉiu havas tiojn.

Fonto: Muzika grupo: The Tap Tap (http://www.thetaptap.cz/)

4.0000/5 (5 voĉoj)
La Nigra humuro

Propono

Edzino: Rigardu tiun drinkemulon!

Edzo: Kiu li estas?

Edzino: Antaŭ dek jaroj li proponis edziĝi al mi. Mi rifuzis.

Edzo: Nu, li ŝajne daŭre festas.

Fonto: Twitter (@DadsPuns)

5.0000/5 (6 voĉoj)
La Geedzeco

signo

Agnostikulo meditas pri la ekzisto de dio che plagho de lago.

Murmurante li demandas : Se vi donus al mi signon tiam mi konvinkighus, kaj ekkredos vin!

Post tempero alnaghis charma blanka cigno .

Fonto: el gazeto

3.3333/5 (3 voĉoj)
La Religio

Belulino en balo

Viro estas en balo kaj kiam li iras en koridoro, li en angulo vidas solan belulinon.
Li iras al ŝi kaj demandas: "Kial tia belulino staras sola en angulo?"
"Mi ĉi-tie furzas."
4.0000/5 (3 voĉoj)
La Virinoj, Viroj

Ordigado kun infanoj

Ordigi en apartamento, kie loĝas infanoj, estas kiel purigi siajn dentojn kaj dume manĝi ĉokoladon.
4.8000/5 (5 voĉoj)
La Aforismoj, Infanoj

Ŝtelita aŭto

Policisto, oni ŝtelis mian aŭton. Kion mi faru?
- Aĉetu novan...
3.6667/5 (3 voĉoj)
La Ŝoforoj

Malbonŝanca pro edzinoj

Mi malbonŝancis pri ambaŭ miaj edzinoj. Unu min forlasis, la alia ne.
5.0000/5 (7 voĉoj)
La Geedzeco

Blondulino en frukt-vendejo

Blondulino estas en frukt-vendejo kaj demandas la vendiston: "Kio estas ĉi-tio?"
Li respondas: "Pomoj. Tre dolĉaj kaj bongustaj."
"Bone, mi aĉetos 1 kg. Kaj enpaki unuope, mi petas."
Li estas surprizita, sed kontentigas ŝin.
Poste ŝi denove demandas: "Kaj kio estas ĉi-tio?"
"Prunoj. Ankaŭ tre bongustaj."
"Bone, mi aĉetos 1 kg. Kaj enpaki unuope, mi petas."
La vendisto jam estas iomete kolera, sed kontentigas ŝin.
Ŝi denove: "Kaj kio estas ĉi-tio?"
"Nek rigardu tion, stultulino! Tio estas papavero!!"
5.0000/5 (1 voĉo)
La Blondulinoj, Dungitoj kaj vendistoj

Virinoj kaj vino

Mi ŝatas virinojn kiel mi ŝatas vinon: 12-jaran kaj en mia kelo.
3.8000/5 (10 voĉoj)
La Nigra humuro