La viro mortis kaj iris al la ĉielo. Tie, li renkontis Dion kaj tuj demandis:
- Dio, kio estas mil jaroj por vi?
- Nu! Mil jaroj por mi estas unu sekundo.
- Kaj kio estas unu miliono da realoj por vi?
- Nu! Unu miliono da realoj por mi estas unu centavo.
- Donu unu centavon al mi, Dio!
- Jes, mia filo. Atendu nur unu sekundon.
La pastro demandas al ĉiu ekleziano:
- Kiam vi mortos, kion vi deziras ke mi komentu dum via funebra ceremonio?
- Mi deziras ke vi komentu: “Li ĉiam helpis la malriĉulojn”.
- Mi deziras ke vi komentu: “Li estis bona edzo kaj bona patro”.
Fine, unu el la eklezianoj diras:
- Mi deziras ke vi komentu: “Rigardu: li ekmoviĝas”!!!
Viro eniras drinkejon, mendas unu brandon post la alia, trinkadas kaj kraĉetadas murmurante "Fi, ŝi kapablis stiri...".
Dum iom da tempo la gastejestro observas la kraĉadon kaj murmuradon ("Kiel ŝi kapablis!" kaj simile).
Finfine interesiĝinte li demandas la viron: "Ho, kial vi daŭre sputas kaj flustras pri iu virino, kiu iel veturis?"
Respondas la viro: "Mi petveturis ĉe la aŭtostrado, kaj iam haltis Porsche [tre sporta kaj rapida, multekosta germana aŭto] kun nediafanaj fenestroj. Kiam mi malfermis la pordon, malantaŭ la stirilo sidis maljunulino, certe 80- aŭ 90-jaraĝa!
Sed ŝi ja kapablis stiri! Ni kvazaŭ flugis per 250 km/h sur la aŭtostrado. Kaj kiam ni, kun kriĉantaj radoj, estis veturantaj ĉe elveturejo de la aŭtostrado, subite post kurbiĝo staris kamiono, post akcidento etendita trans la tuta leno. Atendante mian morton, mi kriis: »Avinjo, se ni tion postvivos, mi frandzos vin ĝiskolapse!«"
La viro rigardas al la gastejestro, kaj denove elkraĉas: "Fi, ŝi vere kapablis stiri..."
Knabino: Panjo, kial mia frato havas nur unu penison?
Patrino: Kara, ĉiu viro havas nur unu.
Knabino: Sed Paĉjo havas 2. Unu, malgrandan, per kiu li pisas, kaj alian, grandan, per kiu li purigas la dentojn de la najbaro.
Leporo kun leporino spektas sorĉiston, kiu tiras el ĉapelo leporon post leporo. Leporo diras: „Tiu ĉi maniero estas ankaŭ bona, sed mi opinias, ke nia malnova metodo estas pli agrabla.“
Iras du kolegoj el oficejo kune, subite unu trenas la duan en trairejon kaj time diras: „Ni devas kaŝi nin, sur la kontraŭa trotuaro staras mia edzino kun mia amatino kaj babilas.“
Lia kolego ekrigardas el al trairejo kaj diras: „Kion vi vidas, tie staras mia edzino kun mia amatino.“
Atleto en stadiono prepariĝas por lancĵeto kaj diras al kolego: „Mi devas strebi, en tribuno sidas la bopatrino.“
La kolego: „Vana klopodo, tiel malproksimen vi ne ĵetos.“
Al sinmortigonto, kiu staras en fenestro de la oka etaĝo kaj preparas sin salti suben, vokas lia amiko: „Ne frenezu, pensu pri la infanoj kaj la edzino!“.
Iom poste: „Ne, pri la edzino ne!“