La kuracisto klopodas konvinki la pacientinon:
- Se vi ne senvestos vin, mi ne povos ekzameni vin!
- Sed mi hontas, doktoro!
- Mi havas ideon: kiam mi malheligos la ĉambron, vi tuj senvestu vin, ĉu bone?!
- Konsentite! Mi jam senvestis min, sed kien mi metu miajn vestojn se mi nenion vidas?!
- Donu viajn vestojn al mi por ke mi metu ilin apud miaj vestoj!
La kandidato vizitis hospitalon de HIV-portantoj kaj, por impresi sian elektantaron, li ordonis al la flegistino por ke ŝi injektu en lian vejnon la HIV-viruson. La flegistino hezitis tion fari, sed li tiel insistis ke ŝi fine injektis la HIV-viruson en lian vejnon. Kiam ĉiuj forlasis la hospitalon, lia kampanja asesoro demandas konfuzita:
- Ĉu vi estas freneza?! Kial vi permesis ke oni injektu la HIV-viruson en vian vejnon?!
- Ha! Ha! Ha! Ne prizorgu! Mi estas uzanta kondomon!