En firmao:
- Bonan tagon, mi volas paroli kun ĉefo.
- Bedaŭrinde tio ne eblas, ĉar li estas for.
- Ĉu? Antaŭ momento mi vidis lin en fenestro.
- Li vin ankaŭ.
- Sinjoro Kovaĉ - interesiĝas la kuracisto -, kial vi pensas, ke fumado estas bonfara por vi?
- Kiam mi ekfumas -diras la paciento -, la edzino forlasas la hejmon.
Estas mateno.
Tra malfermetita fenestro venas unuaj sunradioj en kastelan dormoĉambron.
En la lito kuŝaĉas grandega vir-rano kaj kontente fumas pipon.
En angulo de la lito kuntiriĝas detruita princino kaj flustras: "Vi al mi mensogis..."
La knabo diras al la alia knabo:
- Antaŭ unu semajno mia patrino falis en ĉi tiun profundan puton.
- Sed, ĉu ŝi fartas bone?
- Ŝajnas al mi ke jes, ĉar ekde hieraŭ ŝi ne plu petas helpon!
Telefonas dungito al sia ĉefo:
-Ĉefo, mi malbone fartas, mi restu hejme.
-Kara, kiam mi malbone fartas, mi simple fikas mian edzinon; poste mi ĉiam sufiĉe bone fartas por labori.
Du horojn poste la dungito telefonas denove al la ĉefo:
-Ĉefo, mi jam pli bone fartas. Vi havas belan domon!
Dum leciono de religio pastro petas lernantojn:
- Infanoj, desegnu anĝelon.
Ĉiuj infanoj desegnas anĝelojn kun du flugiloj, sed Peĉjo desegnas anĝelon kun tri.
- Peĉjo, ĉu vi iam vidis anĝelon kun tri flugiloj? - demandas pastro.
- Kaj vi iam vidis kun du flugiloj?
Patrino riproĉas filon, kiu ĵus revenis el stripklubo:
- Kiel vi povis? Tio estas abomena! Certe vi vidis tie aĵojn, kiujn vi ne devintus vidi.
- Jes - respondas filo. - Mi vidis tie patron.