Plej malbonaj tekstaj ŝercoj
En ĉi tiu listo aperas nur ŝercoj, kiuj ricevis almenaŭ 3 voĉdonojn.
Kialo por geedziĝo
Viro edziĝas esperante, ke la virino ne ŝanĝiĝos. Sed la virino ŝanĝiĝos.
Moroj en monĥejo
-Mia parento, kion mi faru, kiam mi havos, nu, la bezonojn de la malforta karno?
-Ah, respondas la abado, mi komprenas, mia fizo. Ĉu vi vidis en la dormejo la grandan malnovan ŝrankon? Kiam vi malfermos ĝin, vi trovos tie en la mezo porteton, kaj post ĝi pugon, per kiu vi povos plezurigi vin de dimanĉo ĝis vendredo.
-Mia parento, kaj kio estas sabate?
-Mia fizo, sabate en la ŝranko deĵoros vi!
[abado = abat(in)o, fizo = fil(in)o, monĥo = monaĥ(in)o, parento = patr(in)o]
Ŝerco 13
- Kiel mallume kaj morne. Mi ege timas!
- Nu, kaj kion mi povas diri? Mi revenos sola…
Dancpropono
- Knabo: Saluton, ĉu vi ŝatus danci?
- Knabino: Jes, ĝoje!
- Knabo: Do iru, mi volas sidiĝi.
Mislegita geedziĝpeto
- Ho, mia naiva, ĉu vi bone komprenas la dezirojn de tiu sinjoro?
- Legu do mem, panjo, kion li skribas: Fraŭlino, donacu al mi vian manon! Mi povas vivi nur por vi! Per floroj kaj baloj mi plenigos vian tutan vivon. Mi forigos viajn dolorojn! Kun via kiso mi iros al la fino de la mondo.
- Ha ha ha! Vi tute malbone legis la leteron. Rigardu precize, kion li volas diri: Fraŭlino, donacu al mi vian monon! Mi povas vivi nur per vi. Per ploroj kaj batoj mi plenigos vian tutan vivon. Mi forigos viajn dolarojn! Kun via kaso mi iros al la fino de la mondo.
Fonto: Vikipedio, Fundamenta krestomatio
Rusa ŝerco
— Ivan, ĉu estas malvarme ĉe vi?
— Ne, estas normale, eble -15°C.
— Ĉu? Ili diris en la televido, ke estas -40°C en Novosibirsk.
— Ah! Ekstere, eble…
Bopatrino
- Ni havas vian bopatrinon. Vi devas pagi 100 mil eŭrojn.
- Kaj kio se mi ne pagos?
- Ni klonos ŝin.
Ŝerco 4
Unu estas plasta, blanka kaj danĝera por infanoj. La alia estas uzata por porti aĉetaĵojn.
Informadikisto
Bazo de virusoj ĝisdatiĝis.