Pacientino: „Sinjoro doktoro, mi neniel povas ekdormi. Kion vi konsilas al mi ?“
„Trinku konjakon.“
„Kaj ĉu mi ekdormos post tio?“
„Ne, sed pli bone pasigos tempon.“
Fumantoj de pipoj estas ĉiam solidaj civitanoj. Ili travivas tiom da tempo per purigado, plenigado kaj zorgado pri siaj pipoj, ke ili ne havas tempon por io malhonesta.
Viro sidanta en kafejo ekvidas belan junulinon, kiu tutsole eksidas kaj sendecide ĉirkaŭrigardas. Li do iras al ŝi kaj demandas:
-Ĉu mi rajtas inviti vin al trinkaĵo?
Sed ŝi per laŭta voĉo, kiu atentigas la aliajn gastojn, respondas:
-Kiel? Ĉu en vian hotelĉambron?
-Ne, pardonu, eble vi miskomprenis min, mi volis proponi al vi nur kafon, ĉi tie.
-(denove laŭte) Ĉu vere en vian hotelĉambron?!
Kun granda embarasiĝo kaj honto la viro reiras al sia sidloko. Post minuto tamen la junulino venas al li kaj klarigas afable:
-Mi petas vian pardonon, ke mi tiel embarasis vin. Mi estas studanto de sociologio, kaj tio estis eksperimento por ekscii, ĉu kaj kiel reagas la aliaj gastoj je tia ekkrio.
Tiam la viro por sekunda gapas kaj kun nekredemo vokas:
-Kiom? Ĉu vere 150 spesojn?!
Anglo havas edzinon kaj kromamatinon; amas la edzinon.
Franco havas edzinon kaj kromamatinon; amas la kromamatinon.
Judo havas edzinon kaj kromamatinon; amas la patrinon.
Ruso havas edzinon kaj kromamatinon; amas drinki.