Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Plej malbonaj tekstaj ŝercoj

En ĉi tiu listo aperas nur ŝercoj, kiuj ricevis almenaŭ 3 voĉdonojn.

Chuck kaj la mensogdetektilo

Iam oni konektis Chuck Norris al mensogdetektilo. La aparato ĉion konfesis.
4.8333/5 (6 voĉoj)
La Chuck Norris

Ŝerco 1450

Sur plaĝo anoncas amplifiko: „Ni petas sinjorinon en blua bankostumo kun ruĝaj punktetoj veni en vestŝanĝejon. Ŝi forgesis vesti sin per ĝi.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.8333/5 (6 voĉoj)
La

Blondulinoj ĉe rivero

Du blondulinoj staras ĉe rivero, ĉiu sur alia bordo.
Unu vokas: "Hej, kiel mi povas atingi la alian bordon?"
Kaj la dua respondas: "Vi estas stulta! Vi ja estas tie!"
4.8333/5 (6 voĉoj)
La Blondulinoj

Chuck Norris naĝas

Jesuo kapablis iri sur akvo, sed Chuck Norris kapablas naĝi en tero.
4.8333/5 (6 voĉoj)
La Chuck Norris

Antaŭ la ĉiela pordo

Pastro kaj aŭtobusa ŝoforo mortintaj pli-malpli samtempe staras antaŭ la ĉiela pordo kaj petas eniron. Dio ordonas: La ŝoforo eniru, la pastro iru unue en la purgatorion.
-Kial tio? demandas la pastro.
-Kiam vi predikis, ĉiuj dormis, sed kiam li ŝoforis, ĉiuj preĝis! respondas Dio.
4.8333/5 (6 voĉoj)
La Religio, Ŝoforoj

Chuck kaj sidado

Chuck Norris scipovas pli rapide sidi ol vi kuri.
4.8333/5 (12 voĉoj)
La Chuck Norris

Timiga lando

* Kiun landon musoj plej timas?
* Kataron!
4.8571/5 (7 voĉoj)
La Bestoj, Esperantaj vortoj

Bovino en remboato

Kial oni neniam metu bovinon en remboaton?
- Ĉar ĝi remaĉas!

Fonto: Vikipedio

4.8750/5 (8 voĉoj)
La Esperantaj vortoj

Chuck matenmanĝas

Chuck Norris ne manĝas mielon, li maĉas abelojn.
4.8750/5 (8 voĉoj)
La Chuck Norris

Brila estonteco

Vladimiro Putin vizitas klarvidiston:
-Kion vi vidas? Kion mi faros post jaro?
-Mi vidas vin en limuzino, en parado, la amasoj jubilas ĝoje.
-Bonege! Ĉu mi mansvingas kontente al ili?
-Ne, via ĉerko estas fermita.
4.8889/5 (9 voĉoj)
La Nigra humuro, Politiko