Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Restoracioj

En ĉi tiu kategorio estas 41 tekstaj ŝercoj.

Vokalaj nuancoj 4

Multkosta diamanto = 18 karatoj.
Vegetara festmanĝo = 18 karotoj.

Fonto: SCHWARTZ, Raymond ; ... Kun siaspeca spico!

Neniu noto (neniu voĉo)
La Aforismoj, Esperantaj vortoj, Restoracioj

Manĝaĵmiksilo

Hieraŭ ni provis nian novan elektran manĝaĵmiksilon. Ni unue plenigis ĝin per framboj, tiam ni ekfunkciigis ĝin. Hodiaŭ ni refarbos la kuirejon!

Fonto: Esperantista Vegetarano, 2007. Verkis Bob FELBY

4.0000/5 (1 voĉo)
La Restoracioj

Ventretoj

Oni ne povas plenigi retojn per vento.
Sed oni povas plenigi... ventretojn!

Fonto: SCHWARTZ, Raymond ; ... Kun siaspeca spico!

5.0000/5 (3 voĉoj)
La Aforismoj, Esperantaj vortoj, Restoracioj

Subtenanta edzo

Geedzoj vespermanĝas en restoracio.
Subite ŝi makulas sian bluzon kaj ekkrias: "Mi aspektas kiel porko!"
Li respondas: "Jes. Kaj krome vi makulis la bluzon."
5.0000/5 (1 voĉo)
La Geedzeco, Restoracioj

Saĝa vampiro

Vampiro venas en vampiran trinkejon kaj mendas glason da sango. Koktelisto donas ĝin al li.
Poste venas alia vampiro kaj mendas glason da sango. La koktelisto donas ĝin al li.
Poste venas alia kaj la koktelisto demandas: "Ĉu ankaŭ glason da sango?"
"Ne. Por mi panon, mi petas. Ĉe stratangulo estas trafikakcidento. Mi malsekigados.
4.0000/5 (3 voĉoj)
La Nigra humuro, Restoracioj

Muŝo en supo 2

"Kelnero, en mia supo naĝas senviva muŝo!"
"Kaj kion vi volus kontraŭ 1 eŭro? Vivan?!"
4.6667/5 (3 voĉoj)
La Restoracioj

Muŝo en supo 1

"Kelnero, en mia supo naĝas senviva muŝo!"
"Ho, jes, la varmega akvo mortigadas ilin…"
3.2000/5 (5 voĉoj)
La Restoracioj

Ŝerco 1261

Gasto en restoracio plendas, ke li trovis en supo fadenon. Kelnero ĝojas: „Do ekzistas ankoraŭ en la mondo honestaj trovintoj.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.0000/5 (1 voĉo)
La Restoracioj

Ŝerco 1262

En restoracio: „Kelnero, ĉu vi havas ankoraŭ ion por manĝi?“
„Bedaŭrinde ne plu.“
„Do alportu al mi almenaŭ bieron.“
„Bedaŭrinde, bieron ni servas nur al manĝajo.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Restoracioj

Ŝerco 1251

En restoracio: „Ĉu vi mendos bifstekon, kiel kutime?“
„Jes.“
„Ĉu vi atendos, kiel kutime?“
„Jes, dentisto malpermesis al mi dum tri horoj maĉi.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Restoracioj