Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Vojaĝoj kaj turismo

En ĉi tiu kategorio estas 46 ŝercoj.

Alflugo aŭstralien

- Ĉu vi estas iam punigita?
- Mi ne sciis, ke tio daŭre estas deviga.
4.4000/5 (5 voĉoj)
La Vojaĝoj kaj turismo

Matematikistaj metodoj

Tri matematikistoj kaj tri fizikistoj venas en trajnon por veturi al alia urbo por konferenco. Ili kunvenas antaŭ la kasejo ĉe la stacidomo. La unua estas la ĉefo de fizikistoj kaj li, kiel ĉiuj normalaj homoj, aĉetas po bileton por unu persono. Sed la matematikistoj aĉetas unu bileton por ĉiuj.

- Kial do? - la fizikistoj estis surprizitaj - Finfine, en la trajno estas kontrolisto, vi estos elpelitaj sen biletoj!

- Ne zorgu pri tio, - respondis la matematikistoj - Ni havas METODON.

Antaŭ ol la trajno ekiris, la fizikistoj sidis en la vagono, kaj provis observi aplikon de la mistera metodo. La matematikistoj ĉiuj lokiĝis en la necesejo. Kiam la kontrolisto venis al la necesejo kaj frapis, la pordo iom fermiĝis, kaj mano kun bileto montriĝis de tie. La kontrolisto prenis la bileton kaj foriris, kaj post tiam ĉiuj matematikistoj revenis al la sidlokoj sen problemoj.

Post la konferenco, la kolegoj denove renkontiĝas ĉe la stacio. La fizikistoj, inspiritaj de la ekzemplo de la matematikistoj, aĉetis unu bileton. La matematikistoj ne aĉetis entute.

- Kion do vi montros al la kontrolisto? - demandis la fizikistoj.

- Ni havas METODON.

En la trajno, la fizikistoj eniĝis en unu necesejon, kaj la matematikistoj en alian. Poste unu el la matematikistoj alproksimiĝis al la necesejo, kie la fizikistoj kaŝiĝis.

Li frapis. Mano aperis kun la bileto. La matematikisto forprenis la bileton kaj revenis al la kolegoj en la alian necesejon.

Resumo: Vi ne povas uzi matematikajn metodojn sen plene kompreni ilin!
5.0000/5 (1 voĉo)
La Scienco, Vojaĝoj kaj turismo

Ŝerco 1868

En apudmara hotelo unu el la gastoj demandas la pordiston:
-Pardonu, oni povas bani sin en la golfo?
-Kompreneble.
-Ĉu tio estas certa, ke tie ne estas ŝarko?
-Tutcerte.
-Kie estas krokodilo sinjoro, tie neniam estas ŝarko!
4.5000/5 (2 voĉoj)
La Bestoj, Stultaj ŝercoj, Vojaĝoj kaj turismo

Bagaĝoj

Viro vojaĝas hejmen el la feriado. En la flughaveno li diras ĉe la bagaĝakceptejo:
– Mi volas peti, ke la ruĝan valizon oni portu al Havajo kaj la bluan al Londono!
– Ni bedaŭras, sinjoro, sed tion ni ne povas fari!
– Ĉu vere ne? – redemandas la viro. – Tion mi aŭdas ĝoje. Ĉar pasintjare ĝuste tion vi faris per mia bagaĝo.

Fonto: Esperantista Vegetarano, n-ro 1, 2012. Verkis Imre SZABÓ

4.0000/5 (1 voĉo)
La Vojaĝoj kaj turismo

Vizitantoj ĉe avino

Blindulo kaj unuokululo iras tra arbaro viziti la avinon.
Subite la unuokululo trapikas la lastan okulon per branĉeto kaj diras: "Do, ni finiris."
Kaj la blindulo diras: "Saluton, avinjo!"
2.9000/5 (10 voĉoj)
La Nigra humuro, Vojaĝoj kaj turismo

Bona advokato!

Renkontiĝas du amikoj:
- Kaj ĉu vi scias - mi fine gajnis tiun procezon pro la tro rapida aŭtoveturado!
- Ho, kiel?
- Mia advokato pruvis ke ĉe 200 km/h tute nerimarkeblas tiu signo de limigo al 40 km/h.
1.9167/5 (12 voĉoj)
La Krimuloj kaj juĝistoj, Viroj, Vojaĝoj kaj turismo

Kompatinda kamelo

Ulo rajdas kamelon en dezerto kaj sentas sin varmege.
Poste li renkontas bicikliston kaj demandas: "Ĉu vi ankaŭ sentas vin tiom varmege?"
"Ne, mi biciklas rapide kaj la fluanta aero malvarmigas min."
Ili adiaŭas kaj la ulo rajdas la kamelon 250 km/h kaj vere ne plu sentas sin varmege.
Subite la kamelo haltas kaj neniel moviĝas. La ulo desaltas, ĉirkaŭiras ĝin kaj diras: "Tiu kompatindulo frostiĝis!"

Fonto: Petr Diblík

4.0000/5 (3 voĉoj)
La Bestoj, Vojaĝoj kaj turismo

En la kaĉo

Sola piloto en malgranda aeroplano flugas super la senfina ĝangalo.
Subite la motoro knaras, knaregas kaj misfunkcias plene. La aeroplano kraŝas, sed la piloto sukcesis ĝin tiel longe ekvilibrigi, ke li povas eliri el la vrako nevundite.
Tamen, jam kelkajn minutojn poste, kiam li eniras en malgrandan senarbejon, subite ĉirkaŭas lin sovaĝuloj armitaj. Laŭ la aspekto estas verŝajne kanibaloj.
-"Ho ve", li mizermienas, "nun mi sidas en la kaĉo!"
-NE, VI ANKORAŬ NE SIDAS, subite vokas mistera voĉo en lia kapo.
-"Ĉu ne? Kion mi faru?!"
-IRU AL LA TRIBESTRO, PRENU LIAN LANCON, KAJ MORTIGU LIN!
La viro tuj kuras al la tribestro, forŝiras ties lancon kaj traboras lin per multaj puŝoj. - Malviva!
-"Kaj nun?"
-NUN VI SIDAS EN LA KAĈO!
4.7500/5 (4 voĉoj)
La Vojaĝoj kaj turismo

La mensogodetektilo

Volapukisto, Esperantisto kaj Idisto amuziĝas per mensogodetektilo. Unue la Volapukisto:

- Mi pensas ke mi povas plene ĝuste konjugacii la Volapukajn verbojn
BIP
- Do, almenaŭ mi scias bone la sonojn de la vokaloj.
Ĝi ne reagas.

La Esperantisto sekvas:
- Mi pensas ke mi neniam forgesas la akuzativon.
BIP
- Nu, mi pensas ke mi kapablus trapasi la C1-KER-ekzamenon.
Neniu sono.

Jen la Idisto:
- Mi pensas...
BIP
4.5714/5 (7 voĉoj)
La Naciecoj, Stultaj ŝercoj, Vojaĝoj kaj turismo

Ŝerco 1574

En la enirĉambro de granda hotelo en Nice oni legas sekvantan sciigon:

“Niaj anglaj gastoj estas ĝentile petataj paroli en angla lingvo al la servistoj de l'hotelo, ĉar ilian francan ĝenerale oni ne komprenas.”

Fonto: Rido Sanigas

3.2500/5 (4 voĉoj)
La Vojaĝoj kaj turismo