Juna viro malkviete telefonas al sia karulino: „Sensacio, mia kara. Direktoro faris min sia vicdirektoro, altigis al mi salajron je mil kronoj, post duonjaro, ricevos ni loĝejon, ĉu vi deziras fariĝi mia edzino?“
„Jes, mi deziras, karulo. Sed, kiu fakte telefonas?“
Geedzoj partoprenas ĉasadon de rinoceroj. Al la edzo ekmalfunkciis pafilo. La edzino celas la rinoceron, kiu kuregas al ili.
La edzo krias: „Pafu, do pafu!“
La edzino: „Sed nur kondiĉe, ke vi ne mokos min, se mi hazarde ne trafos.“
Atleto en stadiono prepariĝas por lancĵeto kaj diras al kolego: „Mi devas strebi, en tribuno sidas la bopatrino.“
La kolego: „Vana klopodo, tiel malproksimen vi ne ĵetos.“
Inter amikoj: „Kial vi estas tiel nervoza?“
„Mi gajnis 10 000 kronojn kaj timas diri tion al mia edzino, ke ŝi min ne suspektu, ke mi gajnis 20 000 kronojn.