Kvarobla spritaĵo
Renkontiĝas du amikoj kaj unu demandas:
„Kial vi estas tiel malgaja?
a/ Ĉe Balatono: „Mi eksedziĝos, mia edzino estas je kapo pli alta ol mi.“
„Ĉu tio gravas?“
„Ĉu vi vidis jam tiun kapon?“
b/ En Skotlando: „Mi eksedziĝos, mia edzino estas je kapo pli alta ol mi.“
„Mi komprenas, tiom multe da ŝtofo por vesto!“
c/ En Sicilio:
„Mi estis dek jarojn arestita. Mia edzino estis je kapo pli alta ol mi kaj mi mallongigis ŝin.“
d/ En Bohemio: „Mi eksedziĝis. Mia edzino estis je kapo pli alta ol mi.“
„???“
„Tio ne helpis. Ŝi estas konstante pli alta ol mi.“
Sinjoro Novák gratas pordon de loĝejo kaj najbarino miras, kion li faras. Sinjoro Novák mallaŭte: „Ie mi perdis ŝlosilojn kaj mi deziras, ke la edzino opiniu, ke tio estas nia kato.“