Ĉefpaĝo » Kategorioj » Infanoj
Infanoj
En ĉi tiu kategorio estas 182 ŝercoj.
Plendas juna patrino: „Fileto laŭdire ludos kun konstruludaĵo, nur kiam li ricevos kvindek kronojn po horo.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Malgranda knabineto demandas: „Onklino, kial vi ne havas infanojn?“
„Cikonio ne alportis ilin al mi.“
„Ho jes, se ankoraŭ vi kredas je cikonio!“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Kial vi deziras por naskiĝtago tiun simion?“
„Por eksperimento, paĉjo. Mi deziras observi, kiel ĝi ŝanĝiĝas al homo.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Fanfaronas knabeto: „Mi perlaboris 5 kronojn. Mia onklino donis al mi du kronojn, por ke mi violonludu kaj poste plu tri kronojn, por ke mi finu.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Avo, kiam vi fariĝis avo?“
„Kiam vi naskiĝis.“
„Se mi ne naskiĝus, ĉu vi ne estus avo?“
„Ne.“
„Kion vi donos al mi pro tio?“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Sekigitan lakton oni hejme produktas tiel, ke dum du semajnoj oni ne trinkigas bovinon kaj poste senpolvigas bovinmamon.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Koleras patrino: „Kie vi tiel terure kotmakulis vin, ja nenie ĉirkaŭ estas iu pluvmarĉeto.“
Filo: „Neniu problemo, sufiĉas nur diligente serĉi!“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Knabeto aŭskultas kun gepatroj en teatro koncerton kaj atenteme rigardas violonĉeliston. Poste mallaŭte li demandas la patron:
„Paĉjo, kiam tiu sinjoro finsegos tiun aĵon, ĉu ni iros hejmen?“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Paĉjo, kio estas deficito?“
„Se vi havas malpli multe ol se vi havas nenion.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Kiam patro post pli longa tempo revenis el hospitalo, mienis lia filo seniluzigite.
La patro: „Ĉu vi ne ĝojas?“
La filo: „Jes, sed kie estas la bebo?“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto