Leporo, vulpo kaj urso ricevas leterojn vokantajn ilin al rekrutekzamenado por la arbara armeo.
Ĉar ili entute ne volas militservi, ili survoje al la armea oficejo cerbumas, kiel eskapi rekrutadon.
Fine la vulpo havas ideon: "Leporo sen oreloj, vulpo sen vosto kaj urso sen dentoj kaj ungegoj estas senvaloraj. Tiel ni ja suferos, sed almenaŭ ne devos iri al la milito!"
Do ili reciproke forŝiras la orelojn de la leporo, la voston de la vulpo kaj elbatas ĉiujn dentojn kaj ungegojn de la urso.
Laŭvice ili eniras la oficejon. Eliras la leporo jubilante "Hu ra, ili ne volas senorelan leporon!"; poste la vulpo eliras ĝoje "Jeees, senvosta vulpo ne taŭgas por ili!"; fine la urso elvenas plorante "Buhu, »tro granda kaj tro peza«..."
Vampiro venas en vampiran trinkejon kaj mendas glason da sango. Koktelisto donas ĝin al li.
Poste venas alia vampiro kaj mendas glason da sango. La koktelisto donas ĝin al li.
Poste venas alia kaj la koktelisto demandas: "Ĉu ankaŭ glason da sango?"
"Ne. Por mi panon, mi petas. Ĉe stratangulo estas trafikakcidento. Mi malsekigados.
Viro nokte promenas tra tombejo kaj ekvidas alian viron amorantan kun virino. Li tuj utiligas la ŝancon kaj demandas: Ĉu ankaŭ mi povas?
alia viro: Nu, jes. Sed vi elterigu vian propran.