Ĉefpaĝo » Kategorioj » Nigra humuro
Nigra humuro
En ĉi tiu kategorio estas 114 tekstaj ŝercoj.
- Kio uzeblas por pligrandigi etan truon?
- Pedofilo.
- Kio estas la diferenco inter pneŭmo kaj nigrulo?
- Se vi metas ĉenon al pneŭmo, ĝi ne komencas repi.
Mi volas morti kiel mia onklo: Pace, dormante.
Ja ne panike kriante, kiel liaj tri kunveturantoj!
- "Estas via tiu ĉi hundo?" petas nova kliento al la barbiro, kiu tondas al li la harojn.
- "Jes, sinjoro."
- "Ci ŝajnas multe inteligenta... ĝi rigardas vin tiel interese!"
- "Ĉu vi scias kial? Ĉar kelkfoje falas kelkaj pecetoj da oreloj, kiujn ĝi multe avidas."Fonto: Rido Sanigas
Dum festeno de apotekistoj, unu el tiuj, suprenlevante la pokalon:
"Mi toastas je la sano de ĉiuj...."
- Bruoj kaj protestoj el ĉiuj flankoj.
"Ne interrompu! - daŭrigas la oratoro - ....je la sano de ĉiuj ĉeestantoj!"
"Haa! bone."Fonto: Rido Sanigas
„Kio estas maksimuma dikeco?“
„Kiam vi kuŝas sur plaĝo kaj Greenpeace ektiras vin en maron.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Kiel nomiĝas homo, al kiu mankas maldekstra okulo, maldekstra orelo, maldekstra mano kaj maldekstra kruro?“
„All right.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Ĉu vi scias, kio atendas ŝaktiston post morto?“
„Tri tagoj da libertempo kaj denove subteren.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Kuŝas bopatrino sur mortolito, rigardas tra fenestro kaj diras al sia bofilo:
„Vidu, Rudko, rigardu la belegan tagon ekstere kaj kiel bele brilas la suno. Homo eĉ ne emas morti.“
Bofilo alkuras al fenestro, surtiras kurtenon kaj diras: „Ne distriĝu panjo, koncentriĝu.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Avino falas el kvara etaĝo. Sube amasiĝas ĉirkaŭ ŝi multaj homoj. Venas ŝia nepo kaj demandas: „Avino, kio okazis?“
Avino: „Mi ne scias, mi ĵus alvenis.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto