- Panjo, panjo! Ĉu mi povas manĝi kuketojn?
- Kompreneble, mia filo. Ili kuŝas sur tablo.
- Panjo, panjo, sed mi ne havas manojn.
- Ne estas manoj, ne estas kuketoj.
Venas virino al kuracisto, li ekzamenas ŝin kaj diras:
- Vi havas kanceron.
- Ho, ve! Do kion mi povas fari? Kion vi konsilas?
- Vi povas bani vin en koto.
- Ĉu tio helpos?
- Ne, sed eble vi alkutimiĝos al tero.