Pastro kaj aŭtobusa ŝoforo mortintaj pli-malpli samtempe staras antaŭ la ĉiela pordo kaj petas eniron. Dio ordonas: La ŝoforo eniru, la pastro iru unue en la purgatorion.
-Kial tio? demandas la pastro.
-Kiam vi predikis, ĉiuj dormis, sed kiam li ŝoforis, ĉiuj preĝis! respondas Dio.
Du blondulinoj staras ĉe rivero, ĉiu sur alia bordo.
Unu vokas: "Hej, kiel mi povas atingi la alian bordon?"
Kaj la dua respondas: "Vi estas stulta! Vi ja estas tie!"