Dum hieraŭa gazetara konferenco prezentis Calvin Rickson, tekstila inĝeniero kaj esploristo el Universitato de Oksfordo, sian novan inventon.
Li proponis mamzonon, kiu malebligas al mamoj balanciĝi el flanko al flanko aŭ supren-malsupren.
Ĝi eĉ malebligas, ke mampintoj videblu, kiam temperaturo malaltiĝas aŭ kiam teksaĵo malsekiĝas.
Dum paŭzo iuj ĉeestantaj ĵurnalistoj invitis lin en korton kaj rompis lian buŝaĉon.
Blindulo kaj unuokululo iras tra arbaro viziti la avinon.
Subite la unuokululo trapikas la lastan okulon per branĉeto kaj diras: "Do, ni finiris."
Kaj la blindulo diras: "Saluton, avinjo!"
Geedzoj sidas sur la sofo, li trinkas bieron, ili televidas.
Subite li diras: "Mi amas vin!"
Ŝi: "Ĉu tion diris vi, aŭ parolas el vi la biero?"
Li: "Ne, tion mi diris al la biero."