Anestezo Kiujn du frazojn paciento neniam volas aŭdi? - Ĉu li dormas? - Jes. Nun vi povas fari sekcon.Fonto
Glaso da vino Paro manĝonta en restoracio mendas trinkaĵon. Ŝi: Mi petas glason da ruĝa vino. Li: Ankaŭ por mi, sed bonbolu en pura glaso. Ŝi (flustre, dum la kelnero foriras): Ho mia dio, ĉu vi ĉiam devas diri tiajn embarasaĵojn? La kelnero revenas: Jen via vino. Por kiu estis tiu en la la pura glaso?
skatolo da Nenio® Jen Nenio® – nun en Esperanto! Usonaj sciencistoj evoluigis komponaĵon enhavantan eĉ 100% nenion! Eĉ 60 tablojdoj en pakaĵo, ĉiu plenigita per absolute nenio. Nenio® - ĉar malpli eblas!
Rompita ludilo Kiam miaj infanoj ploras ĉar ili rompis ludilon, mi uzas glubendon. La ludilo ankoraŭ estas rompita, sed mi aŭdas malpli la infanojn.Fonto
Riparo de televidilo - Vi devas pagi 101 kronojn. - 101? Vi nur anstataŭigis unu bolton! - 1 pro la bolto, 100 pro tio, ĉar mi sciis, kiun.Fonto