Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Lastaj ŝercoj

Ŝerco 1869

-Paĉjo, se mi fariĝos plenkreskulo, mi edziĝos al Zsuzsi.
-Nu, al la geedziĝo oni bezonas du, mia filo.
-Do, mi edziĝos ankaŭ al Móni.

Fonto: NATURISTA VIVO N-ro 121 (1/2016)

5.0000/5 (1 voĉo)
La Amo, Geedzeco, Infanoj, Virinoj

Ŝerco 1868

En apudmara hotelo unu el la gastoj demandas la pordiston:
-Pardonu, oni povas bani sin en la golfo?
-Kompreneble.
-Ĉu tio estas certa, ke tie ne estas ŝarko?
-Tutcerte.
-Kie estas krokodilo sinjoro, tie neniam estas ŝarko!
4.5000/5 (2 voĉoj)
La Bestoj, Stultaj ŝercoj, Vojaĝoj kaj turismo

Greta

Fonto: Facebook

4.7500/5 (4 voĉoj)
La Nigra humuro, Politiko

Profilo

Fonto: Facebook

3.0000/5 (1 voĉo)
La Esperantaj vortoj

Manĝo

Fonto: Facebook

4.6667/5 (3 voĉoj)
La Bestoj

Rifuĝrimedo

Anstataŭ kaskon
mi portas maskon.

Fonto: HANDZLIK, Jerzy ; Epigramoj

5.0000/5 (1 voĉo)
La Aforismoj, Esperantaj vortoj

Semaforismo XXX

"Frapu antaŭ ol eniri!" estas principo de boneduko. Jes, sed nur se temas pri pordo.

Fonto: SCHWARTZ, Raymond ; ... Kun siaspeca spico!

4.5000/5 (2 voĉoj)
La Aforismoj, Sekso, Virinoj, Viroj

Semaforismo XXIX

"Sur nia terglobo ĉio estanta havis komencon kaj havos finon."
"Ne!" protestas la kolbasoj, "ni havas nur du finojn!"

Fonto: SCHWARTZ, Raymond ; ... Kun siaspeca spico!

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Aforismoj

Semaforismo XXVIII

Ankaŭ ne-plu-povipovaj maljunuletoj plenumas socian taskon. Ili kontribuas al plialtigo de la meza vivodaŭro de la homoj.

Fonto: SCHWARTZ, Raymond ; ... Kun siaspeca spico!

4.0000/5 (1 voĉo)
La Aforismoj

Semaforismo XXVI

Jen la vojo al feliĉa sereneco: Sciu ne ekscitiĝi pro bagatelo kaj, ĉefe, komprenu, ke laŭ certa vidpunkto ĉio estas begatelo, eĉ viaj propraj "grandaj faroj!"
La nura malfacilo estas adaptiĝi al tiu certa vidpunkto.

Fonto: Jen la vojo al feliĉa sereneco: Sciu ne ekscitiĝi pro bagatelo kaj, ĉefe, komprenu, ke laŭ certa vidpunkto ĉio estas begatelo, eĉ viaj propraj "grandaj faroj!" La nura malfacilo estas adaptiĝi al tiu certa vidpunkto.

4.0000/5 (1 voĉo)
La Aforismoj