Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Plej malbonaj ŝercoj

En ĉi tiu listo aperas nur ŝercoj, kiuj ricevis almenaŭ 3 voĉdonojn.

Ŝerco 11

Iri al batalo sen Francio estas kiel iri al ĉasado sen akordiono.
2.0000/5 (7 voĉoj)
La Naciecoj, Politiko

Bona advokato!

Renkontiĝas du amikoj:
- Kaj ĉu vi scias - mi fine gajnis tiun procezon pro la tro rapida aŭtoveturado!
- Ho, kiel?
- Mia advokato pruvis ke ĉe 200 km/h tute nerimarkeblas tiu signo de limigo al 40 km/h.
2.0000/5 (13 voĉoj)
La Krimuloj kaj juĝistoj, Viroj, Vojaĝoj kaj turismo

Ŝerco 1724

Sankta Petro estas dormanta cxe la cxiela pordejo. Subite iu frapas. Sankta Petro vekigxas kaj ekkrias:
- Kio estas?
- Ne "kio estas", sed "kiu estas"!
- Ho, mia Dio, denove iu instruistino...
2.0000/5 (21 voĉoj)
La Lernejo, Religio

Chuck kaj KFC

Chuck Norris mendis en KFC "Big Mac". Kaj li ricevis ĝin!
2.0833/5 (12 voĉoj)
La Chuck Norris

Ŝerco 1588

Patrino, ĉu vi povas ŝanĝi al mi tiun ĉi bileton da kvin eŭrojn?

Kiel ci volas ĝin ŝanĝi?

En bileton da dek eŭrojn.

Fonto: Rido Sanigas

2.1667/5 (6 voĉoj)
La Infanoj

Mamuloj

Instruistino demandas infanojn: "Ĉu vi konas ian mamulon, kiu ne havas dentojn?"
Joĉjo respondas: "Mian avon."
2.2000/5 (10 voĉoj)
La Bestoj, Lernejo

Ŝerco 456

Kiam infano havas ĉion, kion li deziras, evidente al li mankas tio, kion li bezonas.

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.2500/5 (4 voĉoj)
La Aforismoj

Ŝerco 504

„Kiel vi deziras kolorigi tiun loĝĉambron?“
„Mi deziras, ke ĉi tie plaĉu al mia edzo. Eble tiel, kiel estas kolorigite en la plej proksima gastejo.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.2500/5 (4 voĉoj)
La Alkoholo

Ŝerco 1010

Koleras kuracisto: „Ĉu vi scias, ke mi donas konsultojn nur ĝis la kvina?“
Paciento: „Mi scias, sed tiu hundo, kiu mordis min je la kvina kaj tridek minutoj, ne sciis tion.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.2500/5 (4 voĉoj)
La Kuracistoj kaj pacientoj

Suferado

Sinjoro diras al alia sinjoro: "Inter la sesa kaj la sepa kantis ĉi tiu terura virino. Ho, kiom multe mi suferis! Mi aŭdis inferajn sonojn kvankam mi provis kovri miajn orelojn per la manoj por ne aŭdi ilin."
La alia sinjoro respondas: "Ĉi tiu virino estas mia edzino. Vi suferis dum un horo, mi dum mia tuta vivo."

Fonto: Interlingua - instrumento moderne de communication international

2.2500/5 (4 voĉoj)
La Geedzeco