Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Plej malbonaj ŝercoj

En ĉi tiu listo aperas nur ŝercoj, kiuj ricevis almenaŭ 3 voĉdonojn.

Blondulinoj ĉe rivero

Du blondulinoj staras ĉe rivero, ĉiu sur alia bordo.
Unu vokas: "Hej, kiel mi povas atingi la alian bordon?"
Kaj la dua respondas: "Vi estas stulta! Vi ja estas tie!"
4.8333/5 (6 voĉoj)
La Blondulinoj

Chuck Norris naĝas

Jesuo kapablis iri sur akvo, sed Chuck Norris kapablas naĝi en tero.
4.8333/5 (6 voĉoj)
La Chuck Norris

Antaŭ la ĉiela pordo

Pastro kaj aŭtobusa ŝoforo mortintaj pli-malpli samtempe staras antaŭ la ĉiela pordo kaj petas eniron. Dio ordonas: La ŝoforo eniru, la pastro iru unue en la purgatorion.
-Kial tio? demandas la pastro.
-Kiam vi predikis, ĉiuj dormis, sed kiam li ŝoforis, ĉiuj preĝis! respondas Dio.
4.8333/5 (6 voĉoj)
La Religio, Ŝoforoj

Forpermeso el infero

Vladimiro Putin akcidente falas de la Kremla muro kaj iras inferon.
Post kelkaj jaroj li pro bona konduto rajtas por mallonga tempo reveni al Moskvo.
Li aperinte sur la strato tuj iras en drinkejon kaj mendas vodkon. Trinkante li demandas la kelneron:
Ĉu Krimeo estas nia?
-Jes.
Kaj Donbaso?
-Jes.
Kaj Kievo?
-Jes.
Bone! Kiom mi pagos?
-100 hrivnojn.
4.8333/5 (6 voĉoj)
La Alkoholo, Politiko, Restoracioj

Chuck kaj sidado

Chuck Norris scipovas pli rapide sidi ol vi kuri.
4.8333/5 (12 voĉoj)
La Chuck Norris

Libroj

4.8333/5 (12 voĉoj)
La Virinoj, Viroj

Timiga lando

* Kiun landon musoj plej timas?
* Kataron!
4.8571/5 (7 voĉoj)
La Bestoj, Esperantaj vortoj

Kiel prizorgi dubojn

Fonto

4.8571/5 (7 voĉoj)
La Politiko, Religio

Murdisto!

Fonto

4.8667/5 (15 voĉoj)
La Nigra humuro, Stultaj ŝercoj

Plej bonaj ideoj

4.8667/5 (15 voĉoj)
La Stultaj ŝercoj