Kiam Antisteno [disĉiplo de Sokrato] estis enkondukita en la Orfajn Misterojn, kiuj, kontraste al la ŝtata religio, promesis al siaj sekvantoj vivon post morto, la pastro priskribis al li per entuziasmaj vortoj la komfortojn kaj ĝojojn, kiuj atendus lin en la submondo. „Do, kial vi ne mortas tuj?“ respondis la filozofo kun skeptika ironio.
Fonto: Diogeno Laertio, La Vivoj kaj Opinioj de Famaj Filozofoj
La junulo edziĝos morgaŭ, kaj lia bopatrino invitis lin iri al ŝia domo por ke li helpu ŝin prepari kelkajn aranĝojn por la geedziĝo. Kiam ili ambaŭ jam estis solaj en la domo, ŝi faras maldecan proponon al li:
- Eble, vi jam notis ke mi estas bela kaj juna. Do, se vi volas, vi povas seksumi kun mi. Mi neniam rakontos al mia filino nek al mia edzo. Kion vi opinias?!
- Aŭdinte tion, la junulo forkuris la plej rapide el la domo, sed ekstere li notas ke sia bopatro sidas en lia aŭtomobilo. Tiam, la bopatro tuj diras:
- Ne prizorgu! Ni apenaŭ provis vin por scii ĉu nia filino edziniĝos kun fidinda viro. Kaj vi ĵus pruvis vian fidelecon! Nun, vi povas eniri en vian aŭtomobilon kaj iri hejmen, ĉar ni estas kontentaj pri vi!
La junulo adiaŭis la bopatron kaj foriris. Dum li veturas, li pripensas:
- Feliĉe, mi gardas miajn kondomojn en mia aŭtomobilo!!!
Al riĉa terposedanto dum komerca vojaĝo telefonas ties ĉefservisto:
Saluton, jen via servisto. -
Ĉu io okazis, kial vi telefonas? -
Jes, mortis la bovino Gerda. Vi scias, tiu kun la helbrunaj makuloj, kiu ĉiam tiel gaje blekis dum la melkado. -
Kio? Mi posedas 5000 bovojn, unu pli aŭ malpli vere ne gravas, telefonu al mi nur en urĝaj okazoj! -
Bone, do adiaŭ. -
Momenton, nur pro scivolemo: Kial tiu bovo mortis? -
Nu, la tegmento de la fojnejo falis sur ĝin, kaj tio estas tro peza. -
Kio? Kial la tegmento falis? -
Nu, la fojnejo forbrulis, kaj sen la muroj kompreneble la tegmento ne povis sin teni. Malbonŝanco, por Gerda. -
Damne, kial la fojnejo entute brulis? -
Nu, ĝi ekbrulis pro la multaj fajreroj de via biendomo, kiam tiu forbrulis. -
MIA DOMO? Kial ĝi brulis? -
Nu, via filo stumblis sur la ŝtuparo, rompante al si ambaŭ brakojn, kaj dum tio renversis kandelingon, kiu bruligis la kurtenon. Tiel komenciĝis la malfeliĉo por Gerda. -
FEK', kial entute estis kandeloj anstataŭ ordinara lumo? -
Nu, ni volis ja havi solenan etoson por la entombigo de via edzino!
Okaze de la vegetarisma seminario renkontiĝas volapukisto, interlingvaisto kaj esperantisto, ili konversacias kaj komparas siajn lingvojn.
La volapukisto demandas la interlingvaiston: „Dirü, kiöm öfte la literö ´L´ apäras en la himnö dä interlingvö?“
La interlingvaisto kalkulas kaj respondas: „In nostra himna es 17 literas ´L´! Et in vostra himna, senioro di Esperanto, quiomas literas ´L´ es in himna di Esperanto?“
La esperantisto kalkulas longtempe kaj poste diras: „192.“
Jen la volapukisto miras: „Tiöm mülte? Ĉu vi pövüs kanti tiön al ni?“
Kompreneble, la esperantisto bonvolas: „En la mondon venis nova sento, la la la la la la la la la la ...“
Kuracisto parolas al maljunulo: Vi devas ĉesi drinki.
majlunulo: Sed mi estas jam maljuna.
kuracisto: Por ĉesi drinki neniam estas malfrue.
maljunulo: Do mi ankoraŭ havas tempon!