Sovetia televido kreas filmon pri bonkoreco de Stalin. Alvenas al Stalin knabineto:
- Onklo, donu al mi bombonon!
Stalin diras:
- Forfikiĝu!
Kaj en tiu momento televido montras grandegan bildon kun surskribo:
KAJ LI POVIS MORTIGI!!!
Parolas du amikinoj:
- Ĉefo plialtigis mian salajron, kiam li eksciis, ke al mia filo mi donis lian nomon.
- Mian ankaŭ plialtigis, kiam li eksciis, ke al mia filo mi ne donis lian familinomon.
Joĉjo revenas de la lernejo kaj plendas al la patrino plorante:
- Panjo, aliaj infanoj primokas min, ke mi havas grandegan stomakon kaj mi estas voremulo.
- Ne, Joĉjo. Vi manĝas tiom, kiom aliaj infanoj. Kaj nun manĝu la supon, ĉar mi bezonas la bankuvon.
- Kulpigito, ĉu vi havas ion por aldoni, antaŭ ol via sentenco estu elparolata?
- Ne, sinjoro prezidanto, mi havas nenion por diri: sed se vi estas tiel bona permesi, ke mi bastonu fortege mian advokaton, donu ja al mi unu aŭ du jarojn plie.
En lito viro kun virino brakumas unu la alian.
Virino: Kara, ni promesis unu al la alia eternan fidelecon. Sed mia edzo diris al mi, ke li vidis vin promenante kun via edzino man-en-mane!
Cigano iras al sia amiko kaj diras: «Mi vere ŝatus ke vi ekkonu mian fratinon kaj mian edzinon!».
La amiko respondas: «Oh kara, ankaŭ mi ŝatus!».
Kaj la cigano: «Do bone, jen ŝi!»
Junulino venas al dentisto kun kapaŭskultilo sur la kapo.
La dentisto petas ŝin, ke ŝi deprenu ĝin, antaŭ ol ili komencos. Ŝi rifuzas.
Li denove petas tion. Ŝi denove rifuzas.
Do li mem kolere deprenas ĝin.
Post momento ŝi subite falas kaj estas senviva.
Li estas konfuza kaj volas ekscii, kio okazis. Do li surmetas la kapaŭskultilon kaj aŭdas: "Enspiro…elspiro…enspiro…elspiro…"