Ĉefpaĝo » Tekstaj ŝercoj » Plej bonaj
Plej bonaj tekstaj ŝercoj
En ĉi tiu listo aperas nur ŝercoj, kiuj ricevis almenaŭ 3 voĉdonojn.
Du amikoj:
- Mi serĉis punkton G.
- Ĉu vi trovis ĝin?
- Jes, fratino de mia edzino havas ĝin...
La Bermuda Triangulo estis origine kvadrato, ĝis Chuck Norris forbatis unu el la anguloj.
Ĉirkaŭ mi estas nur bestoj. Noa.
Oni demandas meteorologon: „Ĉu vi povas diri al ni ion plezurigan?“
„Jes, en bufedo oni havas mandarinojn.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
2.5000 /5 (4 voĉoj)
La 14-an de junio 2016
„Paĉjo, kial tiu aglo tiel longtempe rondflugas sur unu loko?“
„Mi ne scias, verŝajne jam mankas al ĝi benzino.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Patro: „Memoru, ke per bonkonduto en la vivo vi perdos nenion.“
Filo: „Nek lokon en tramo?“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Unueco de opinioj estas kutime tie, kie ĉiu lasis sian opinion por si.Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
"Mi malgrasiĝis 150 kg," diris skeleto.
Ne ĉiam virino havas lastan vorton, ĉu vere?
Ho, ne; kelkfoje ŝi parolas kun alia virino.Fonto: Rido Sanigas
Viro venas en laborejon kaj fanfaronas: „Mi havas filon, li havas kvindek centimetrojn kaj kvar kilogramojn.“
Kolegoj demandas: „Kaj la edzino?“
„Ankaŭ ŝi havas filon.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
2.4000 /5 (5 voĉoj)
La
14-an de junio 2016
—
Viroj