Instruisto:
- Kiu sentas sin stulta, bonvolu ekstrari.
Neniu ekstaras.
- Mi certas, ke estas iaj stultuloj ĉi-tie. Vi povas ekstari.
Ekstaras malgranda Joĉjo. Instruisto demandas:
- Ho, Joĉjo, do vi opinias, ke vi estas stulta?
- Ne, sed mi simple kompatis vin, kiu staras sole.
Moskvano telefonas al sia kuzo en Siberio:
— Ivan, ĉu estas malvarme ĉe vi?
— Ne, estas normale, eble -15°C.
— Ĉu? Ili diris en la televido, ke estas -40°C en Novosibirsk.
— Ah! Ekstere, eble…
- Panjo, mi ricevis leteron de la S-ro Petro, kiu petas mian manon. Ĉu vi permesos, ke mi edziniĝu al li?
- Ho, mia naiva, ĉu vi bone komprenas la dezirojn de tiu sinjoro?
- Legu do mem, panjo, kion li skribas: Fraŭlino, donacu al mi vian manon! Mi povas vivi nur por vi! Per floroj kaj baloj mi plenigos vian tutan vivon. Mi forigos viajn dolorojn! Kun via kiso mi iros al la fino de la mondo.
- Ha ha ha! Vi tute malbone legis la leteron. Rigardu precize, kion li volas diri: Fraŭlino, donacu al mi vian monon! Mi povas vivi nur per vi. Per ploroj kaj batoj mi plenigos vian tutan vivon. Mi forigos viajn dolarojn! Kun via kaso mi iros al la fino de la mondo.
Juna monĥiĉo venas al monĥejo. Lin bonvenigas kaj enkondukas la abado, klarigas ĉion pri vekiĝo, preĝado, purigado ktp. Iam la monĥo kun hontemo demandas:
-Mia parento, kion mi faru, kiam mi havos, nu, la bezonojn de la malforta karno?
-Ah, respondas la abado, mi komprenas, mia fizo. Ĉu vi vidis en la dormejo la grandan malnovan ŝrankon? Kiam vi malfermos ĝin, vi trovos tie en la mezo porteton, kaj post ĝi pugon, per kiu vi povos plezurigi vin de dimanĉo ĝis vendredo.
-Mia parento, kaj kio estas sabate?
-Mia fizo, sabate en la ŝranko deĵoros vi!