Venas ulo al seksologiistino kaj demandas: "Ĉu vi akceptas ĉi-tiun karton?"
"Montru… Jes, tio estas karto de via medicina asekuro. Kion mi povas fari por vi?"
"Mi ne povas atingi erekton."
"Bone, senvestiĝu kaj ni rigardu."
Ŝi sperte umas kun lia peniso kaj ĝi tuj erektiĝas.
Li diras: "Pardonu, mi mise priskribis tion. Fakte mi ne povas atingi orgasmon."
Do ŝi denove umas kun la peniso kaj la ulo baldaŭ orgasmas.
Ŝi: "Kion ĉi-tio signifas?! Vi tuj povus seksumi kun ĉiuj putinoj el la amor-strateto!"
"Sed tie oni ne akceptas ĉi-tiun karton…"
"Filo, vi estis adoptita."
"Ve, mi tion sciis! Mi volas renkontiĝi kun miaj biologiaj gepatroj!"
"Ni estas viaj biologiaj gepatroj. Tiuj novaj forprenos vin morgaŭ."
Ulo venas en preĝejon kaj diras al la paroĥestro: "Mi ŝatus rekviemon por mia hundo."
"Tio ne eblas. Provu tion ĉe iu sekto."
"Ĉu vi pensas, ke tie sufiĉos 500 EUR?"
"Dio mia, vi tuj povis diri, ke la hundeto estis katoliko!"
Geedzoj sidas sur la sofo, li trinkas bieron, ili televidas.
Subite li diras: "Mi amas vin!"
Ŝi: "Ĉu tion diris vi, aŭ parolas el vi la biero?"
Li: "Ne, tion mi diris al la biero."
Blindulo kaj unuokululo iras tra arbaro viziti la avinon.
Subite la unuokululo trapikas la lastan okulon per branĉeto kaj diras: "Do, ni finiris."
Kaj la blindulo diras: "Saluton, avinjo!"