Al la demando " kiom da homoj vi prizorgas?" unu civitano skribis: "2,1 milionojn da kontraŭleĝaj enmigrintoj, 4,4 milionojn da senlaboruloj, 900 milojn da krimuloj en 85 malliberejoj, 650 idiotojn en la parlamento kaj la tutan Eŭropan Komisionon."
La administrejo resendis al li lian deklaron kun rimarko, ke liaj respondoj ne estas akcepteblaj.
Koncerna civitano respondis per la demando: "Kial? Ĉu iun mi forgesis?"
La lernejestro telefonas al la patro de iu lernanto:
- Mi havas bonan kaj malbonan informon pri via filo.
- Unue, rakontu la malbonan.
- Lastatempe via filo estas manifestanta gejajn tendencojn.
- Ho, ve! Kia tragedio! Nun, rakontu la bonan informon.
- Li estis elektita Printempa Reĝino de nia lernejo!!!
Mia avuiĉo (avo) vivis pli ol 100 jarojn.
Maten-, tag- kaj vespermanĝe li prenis kuleron da kaviaro kaj glutis ĝin helpe de tre bona viskio, post tio li fumadis kuban cigaron.
Por resti bonkondicia, li dufoje en semajno en restoracio mendis luksan bifstekon. Kaj energion donis al li regulaj rendevuoj kun junaj prostituitoj.
-Kaj pro kio li fine mortis?
Ni devis lin mortigi pro la altaj kostoj.
Du knaboj faras neĝhomon. Kiam ĝi estas preskaŭ preta, unu el ili proponas:
- Ni iru en kuirejon por preni karoton.
- Ni prenu du karotojn. Ĉu vi forgesis la nazon?!
Patro diras:
- Filo, pli bone, se vi trapason tiun-ĉi ekzamenon. Se ne, forgesu, ke mi estas via patro.
- Kompreneble, paĉjo.
5 horoj poste:
- Filo, kiel via ekzameno? Ĉu vi trapasis?
- Pardonu, sed kiu vi estas?
La virino telefonas al sia edzo:
- Karulo, mi havas bonan kaj malbonan informon pri via aŭtomobilo.
- Nun, mi partoprenas gravan kunsidon, karulino. Do, diru apenaŭ la bonan informon.
- La “airbag” de via aŭtomobilo bonege funkcias!