Ĵurnalisto demandas mariston, kiom da infanoj li havas. La maristo respondas:
-Bedaŭrinde, tion mi ne povas diri al vi, ĉar mi jam tri jarojn ne estis hejme...
Sinjoro Novák volas aĉeti dometon, sed al li ne plaĉas multe da fabrikfumtuboj en ĉirkaŭaĵo. Posedanto de dometo trankviligas lin: „Dum labortagoj ĉi tie estas tiom da fumo, ke fumotuboj ne estas videblaj.“
La viro estas mortonta. Tiam, li diras al sia edzino:
- Antaŭ ol morti, mi volas konfesi ion al vi: dum mia tuta vivo mi ne estis fidela al vi!
- Tio ne gravas! Sed mi ankaŭ volas konfesi ion al vi: mi metis venenon en vian manĝaĵon!!!
Matena apelo en kompanio, la kapitano ordonas:
-Viciĝu kaj tranombru!
-Unu!
-Du!
-Tseriii...
-Kio estas tio? Ĉu vi estas ebria?!
-Mmi hjeaŭ essis ŝe seerĝendo Kowwallskiii...
La postan matenon la kapitano denove apeligas:
-Viciĝu kaj tranombru!
-Unu!
-Dduhu..
-Ĉu nun ankaŭ vi? Kio okazis?
-Mmi hiiraŭ essis ĝe serĝnto Kowallskiii...
-Damne, mi iros al tiu serĝento Kowalski kaj lernigos al li!!!
-La trian matenon la kapitano ekparolas:
-Vissiĵu kaj ttrannombruuu!
En la aviadilo oni anoncas per la interna komunikilo:
- Ĉu estas kuracisto inter la pasaĝeroj?
Tiam, unu viro stariĝas kaj iras en pilotejon. Post iom da tempo, nova anonco:
- Ĉu estas piloto inter la pasaĝeroj?!
La viro trovis lampon. Kiam li frotis ĝin, aperis feo kiu diris:
- Mi havigos tri dezirojn al vi, sed mi avertas vin ke ĉio kion vi petos, via malamiko ricevos ĝin duoble!
- Unue, mi volas belan aŭtomobilon.
- En ĉi tiu ĝusta momento, via malamiko havas du belajn aŭtomobilojn.
- Nun, mi volas dek milionojn da realoj.
- En ĉi tiu ĝusta momento, via malamiko havas dudek milionojn da realoj.
- Ankoraŭ mankas unu deziro, ĉu ne?! Mi volas perdi unu okulon!