Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Plej malbonaj tekstaj ŝercoj

En ĉi tiu listo aperas nur ŝercoj, kiuj ricevis almenaŭ 3 voĉdonojn.

Politika taktiko

Registara proparolisto venas al la kanceliero kaj ministro por ekscii, kion ĝi diru baldaŭ al la amaskomunikiloj.
Ili respondas, ke ĝi anoncu altigon de la bazaj impostoj, malaltigon de la minimuma salajro, malpli fruan komenciĝon de pensiiĝoj, forigon de la protekto kontraŭ maldungigo, kaj specialan monkontribuon por homoj kun la ŝugrando 42.
Ĝi demandas konfuzite: "Kial homoj kun 42 devas pagi specialan imposton?"
"Ĉu mi ne diris?", ridetas al la ministro la kanceliero, "Neniu demandas pri la aliaj aferoj!"
5.0000/5 (3 voĉoj)
La Politiko

Ventretoj

Oni ne povas plenigi retojn per vento.
Sed oni povas plenigi... ventretojn!

Fonto: SCHWARTZ, Raymond ; ... Kun siaspeca spico!

5.0000/5 (3 voĉoj)
La Aforismoj, Esperantaj vortoj, Restoracioj

Ŝerco 1882

Chuck Norris povas turni kapon je 360 gradoj. Ne nur sian propran, kompreneble.
5.0000/5 (3 voĉoj)
La Chuck Norris

Estonta matematikisto

La instruisto demandas al Toĉjo: - Do, Toĉjo, imagu, ke vi havas dek bombonojn, kaj ke Francisko ŝtelas kvar bombonojn al vi. Kiom da bombonoj vi plu havus?
- dek bombonojn kaj unu kadavron.

Fonto: "Agenda pour les nuls, 2020-2021", eldonado Quo Vadis (origine verkita en la franca)

5.0000/5 (3 voĉoj)
La Infanoj, Lernejo, Nigra humuro

La submondo kaj ĝiaj plezuroj

Kiam Antisteno [disĉiplo de Sokrato] estis enkondukita en la Orfajn Misterojn, kiuj, kontraste al la ŝtata religio, promesis al siaj sekvantoj vivon post morto, la pastro priskribis al li per entuziasmaj vortoj la komfortojn kaj ĝojojn, kiuj atendus lin en la submondo. „Do, kial vi ne mortas tuj?“ respondis la filozofo kun skeptika ironio.

Fonto: Diogeno Laertio, La Vivoj kaj Opinioj de Famaj Filozofoj

5.0000/5 (3 voĉoj)
La Nigra humuro, Religio

Ŝerco 3

Kial la ĝirafo neniam estas sola?

Ĉar ĝi havas kolegon.
5.0000/5 (4 voĉoj)
La Stultaj ŝercoj

Multkosta botelo

Sinjorino faras aĉetojn en ĉiovendejo. Kiam ŝi klinas sin ĉe la vinbretaro por preni botelon da vino, ŝi nevole furzas aŭdeble - kaj ja proksime staras vendisto.
Por iel eliri el la embaraso, ŝi demandas lin montrante la botelon: "Eee, kiom ĝi kostas?"
La vendisto ridetas: "Kara sinjorino, se vi jam furzas tuŝante la botelon, mi prefere ne diru al vi la prezon, ĉar vi tuj fekos en vian kalsonon!"
5.0000/5 (4 voĉoj)
La Virinoj

Ŝerco 939

„Paĉjo, kion oni havis, kiam ankoraŭ ne estis televido?“
„Sanktan trankvilon, fileto.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

5.0000/5 (4 voĉoj)
La Infanoj

Ŝerco 1229

Lastaj vortoj antaŭ morto:
1. Ĉi tie estas forta glacio, ni trairos.
2. Aha, vidu, kolubro!
3. Hundeto, alvenu al mi!
4. Ĉu mi povas manĝi ankoraŭ iomete da bonega fungosupo?
5. Vi - kaj mafiano? Mi ne kredas!
6. Iru ni bati lin, li estas ja sola.
7. Kaj nun fotografu min sur tiu alta roko.
8. Ne timu, ĝi ne estas ŝargita.
9. Karulino, ĉu vi ne volas ŝofori?
10. Strange, mi sentas gason, ŝaltu la lumon!

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

5.0000/5 (4 voĉoj)
La Restoracioj

Ŝerco 1395

Diris iu sinjorino: „Mia edzo malamas du aferojn: malordon kaj ordofaron.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

5.0000/5 (4 voĉoj)
La Viroj