La plej Esperanta vorto - oni eĉ povas diri "la plej ĝisvoste Esperanta" - estas verŝajne la vorto APLAŬDU.
Se vi forstrekas ĝian kapon, tuj reestas nova kapo sur la korpo mallongigita. Entute kvin fojojn vi povas detranĉi la kapon kaj tamen restos en la fino ankoraŭ vivovokanta imperativo:
A/plaŭdu
P/laŭdu
L/aŭdu
AŬ/du
D/u
U
Fonto: SCHWARTZ, Raymond ; ... Kun siaspeca spico!
En monduma salono oni parolis pri societaj ludoj, kaj kelkaj ĉeestantoj diris sian preferon. Al junulo, ĝis tiam timeme silentanta, sinjorino demandis: "Kaj kion vi preferas?" Ĉu damojn? Aŭ eble domenojn?"
La pridemandito konfuziĝis, ruĝiĝis kaj fine balbutis ion pri "damoj kun abdomenoj".
Fonto: SCHWARTZ, Raymond ; ... Kun siaspeca spico!
Pirotekniko estas unu afero, parotekniko estas alia. Sed la difino de l' unua validas ankaŭ por la dua:
"Arto prepari artfajraĵojn. Scienco pri eksplodaĵoj." (PIV).
Fonto: SCHWARTZ, Raymond ; ... Kun siaspeca spico!