Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Plej bonaj ŝercoj

En ĉi tiu listo aperas nur ŝercoj, kiuj ricevis almenaŭ 3 voĉdonojn.

Tolerema lordo

Lordo havas vizitanton kaj ili promenas en ĝardeno.
Subite ili vidas, ke sur benko lordino kaj ĝardenisto seksumas.
La vizitanto surprizite demandas: "Kio okazas?"
La lordo trankvile respondas: "Seksumado. Ĉu vi ne konas? Tre agrabla."
3.8000/5 (5 voĉoj)
La Geedzeco, Lordoj, Sekso

Kialo por needziĝo

Juneta Jurĉjo venas hejmen kaj deklaras: Mi neniam edziĝos. Ni havus infanojn kaj ili ŝteladus miajn ludilojn!

Fonto

3.8000/5 (5 voĉoj)
La Infanoj

Via Panjo

Via patrino estas tiel dika, ke du malpli dikaj virinoj orbitas ĉirkaŭ ŝi.
3.8000/5 (5 voĉoj)
La Patrinoj

Ŝerco 881

Eta knabo vane provas atingi sonorileton. „Atendu, mi helpos al vi,“ diras unu maljunulo kaj premas la sonorileton.
„Bone, avo, kaj nun ni kuru.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.8000/5 (5 voĉoj)
La Infanoj

Putino

Kial usona prezidento havas rektan telefonlinion al Kremlo? Por ke ĝi povu rapide alvoki putinon.
3.8000/5 (5 voĉoj)
La Esperantaj vortoj, Naciecoj, Politiko

Ŝerco 231

La patro solvis tagmanĝi en luksa restoracio kun sia familio. Post la manĝado li alvokas la kelneron kaj petas:
- Kelnero, bonvolu paki ĉi tiun restintan viandon por ke ni donu ĝin al nia hundo.
Aŭdinte tion, liaj gefiloj laŭte kriis:
- Bonege! Paĉjo aĉetos hundon!!!
3.8000/5 (5 voĉoj)
La Infanoj

Vodka efiko

Sidas du drinkemuloj, drinkas vodkon kaj laŭtlegas gazeton:
- Oni skribas, ke drinkado de alkoholo malplilongigas vivon je duono. Kiom da jaroj vi havas Johano?
- 30.
- Nu, vidu. Se vi ne drinkus, vi havus nun 60.
3.8000/5 (5 voĉoj)
La Alkoholo, Viroj

Simio

Simio demandas alian simion:
- Kion vi manĝas?
- Bananon.
- Kaj kial ĝi estas bruna?
- Ĉar mi manĝas ĝin duan fojon.
3.8000/5 (5 voĉoj)
La Bestoj

Paco

3.7778/5 (9 voĉoj)
La Politiko, Religio

Ombro

3.7778/5 (9 voĉoj)
La Nigra humuro, Stultaj ŝercoj, Viroj