Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Lastaj ŝercoj

Stirkapablo

Viro eniras drinkejon, mendas unu brandon post la alia, trinkadas kaj kraĉetadas murmurante "Fi, ŝi kapablis stiri...".

Dum iom da tempo la gastejestro observas la kraĉadon kaj murmuradon ("Kiel ŝi kapablis!" kaj simile).
Finfine interesiĝinte li demandas la viron: "Ho, kial vi daŭre sputas kaj flustras pri iu virino, kiu iel veturis?"

Respondas la viro: "Mi petveturis ĉe la aŭtostrado, kaj iam haltis Porsche [tre sporta kaj rapida, multekosta germana aŭto] kun nediafanaj fenestroj. Kiam mi malfermis la pordon, malantaŭ la stirilo sidis maljuna virino, certe 80- aŭ 90-jaraĝa!
Sed ŝi ja kapablis stiri! Ni flugis per 250 km/h sur la aŭtostrado. Kaj kiam ni, kun kriĉantaj radoj, estis veturanta ĉe elveturejo de la aŭtostrado, subite post kurbiĝo staris kamiono, post akcidento etendita trans la tuta leno. Atendante mian morton, mi kriis: »Avinjo, se ni tion postvivos, mi frandzos vin ĝiskolapse!«"

La viro rigardas al la gastejestro, kaj denove elkraĉas: "Fi, ŝi vere kapablis stiri..."
4.0000/5 (2 voĉoj)
La Sekso, Virinoj, Viroj

Bopatrino

Juna edzo post sonorigo malfermas la pordon, antaŭe staras lia bopatrino:
-"Saluton, kara, mi estis proksime kaj spontanee pensis, ke mi povus vin viziti! Kompreneble mi iros hejmen, antaŭ ol mi ĝenos vin."
-"Saluton, do vi eĉ ne volas trinki teon?"
3.0000/5 (1 voĉo)
La Patrinoj

Pola Radio

Demando al Pola Radio: "Ĉu ĝustas, ke la pola parlamento hieraŭ unuanime rezoluciis favore al Esperanto?"

Respondo: "Jes, principe tio ĝustas. Sed ne estis hieraŭ, sed antaŭhieraŭ. Kaj ne estis unuanime, sed per 95%-a plimulto. Kaj ne estis favore, sed kondamne al E-o..."
5.0000/5 (1 voĉo)
La Politiko

Kontraŭuloj de Esperanto

Renato Corsetti transdonas la oficejon de UEA al Probal Daŝgupta. Post la formalaĵoj ili kunsidas kaj babilas. Iam Corsetti demandas: "Probalo, ĉu en via lando ekzistas multaj homoj, kiuj decide neniam lernus Esperanton?" - "Jes," respondas Daŝgupta, "mi eĉ taksus ilian nombron je minimume 500 milionoj!" - Respondas Corsetti: "Nu bone, pli-malpli tiom, kiom en Eŭropo."
2.6000/5 (5 voĉoj)
La Naciecoj, Politiko

Bulkoj kaj ovoj

Virino petas sian edzon-komputiliston: “Bonvolu iri al la vendejo kaj aĉetu bulkon. Se ili havas ovojn, aĉetu 12.”

Li revenas hejmen kun 12 bulkoj.
4.2000/5 (5 voĉoj)
La Komputiloj, Viroj

Konsilo al sentaŭguloj

Estas la jaro 1937a. Okaze de la 50a datreveno de la Unua Libro antaŭ la centralo de S.A.T. oni volas starigi novan flagstangon (por verda flago, kompreneble). Du Sat-anoj do fosas truon, starigas la maston kaj kontentas pri ĉi ĉio. Krom ke pro la fosado restis iom da tero. Ĉar ili ne scias kion fari kun ĝi, ili fosas duan truon por enigi la teron tie. Sed denove poste restas troa tero. Do ili fosas trian truon ktp. Eŭgeno Lanti, kiu observis siajn subulojn dum longa tempo de sia oficejo, finfine ne plu eltenas: Li malfermas la fenestron kaj krias: "Kamaradoj, vi devas fosi pli profunde!"
5.0000/5 (1 voĉo)
La Politiko

Blua farbo

Kio estas ruĝa kaj odoras kiel blua farbo?

Ruĝa farbo.
3.7500/5 (4 voĉoj)
La Stultaj ŝercoj

Maljuna paro

Policano hazarde aŭdis maljunan viron. Al maljuna virino, li diris, “Ho, mi memoras ĉi tiun lokon! Ĉu vi memoras?”

“Jes, ja! Estis malantaŭ tiu konstruaĵo . . .”

“Ni rerigardu!”

La paro iris ĉirkaŭ la konstruaĵo. La policano, interesiĝita, sekvis.

Malantaŭ la konstruaĵo, la maljuna viro diris, “Estis tie, je tiu krado.”

“Mi kliniĝis kontraŭ la krado,” la virino diris, movante apud, “kaj mi levis mian jupon . . .”

Ŝi samagis kiel ŝiajn vortojn, kaj la viro iris al ŝi, lasante la pantalonon.

Subite, la paro seksumis kun granda forto kaj energio. Dum la surprizita policano rigardis, la maljuna paro seksumis kaj seksumadis. Ambaŭ kriis kaj kriadis. La agado daŭris dum minutoj ĝis, kun fina grandega kriego, la paro ŝancelis sin de la krado, kaj brakumis unu la alian, spirante forte.

Post iom da momentoj, la virino notis la policanon. Ĝustigante la vestaĵojn, ŝi diris, “Mi esperas, ke tio ne fariĝas polica afero.”

“Ho, ne,” diris la policano. “Mi bedaŭras, ke mi trudis. Sed, mi volas demandi, kiel vi tiom konservas vian pasion? Ĉu vi havas ĝin ĉiam, ekde la unua fojo vi kliniĝis kontraŭ tiu krado?”

“Nepre ne,” diris la viro. “Tiam, la krado ne estis elektrigita.”

Fonto

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Amo, Sekso, Virinoj, Viroj

Kokinoj

Kamparano posedas multajn kokinojn, sed ili produktas tre malmulte da ovoj. Li petas lokan fizikiston, ke li esploru la problemon.

Post kelkaj horoj da laboro kaj longaj kalkuloj, la fizikisto anoncas: “Mi trovis solvon, sed ĝi funkcias nur por sferaj kokinoj en vakuo.”
4.1250/5 (8 voĉoj)
La Scienco

Ĉu koalo estas urso?

4.0714/5 (14 voĉoj)
La Bestoj, Esperantaj vortoj