Ĉefpaĝo » Tekstaj ŝercoj » Plej bonaj
Plej bonaj tekstaj ŝercoj
En ĉi tiu listo aperas nur ŝercoj, kiuj ricevis almenaŭ 3 voĉdonojn.
Kiel aspektas kutima juda festo?
Oni volis mortigi nin, ni transvivis, bonan apetiton.
2.7500 /5 (4 voĉoj)
La
22-an de februaro 2015
—
Religio
"Silento valoras oron!" - Tio estas moto.
"Ĉiuj silentas." - Tio estas muto.
"Virino silentas." - Tio estas mito.Fonto: SCHWARTZ, Raymond ; ... Kun siaspeca spico!
- Paĉjo, ĉu rozenoj havas kruretojn?
* Ne, filĉjo.
- Do mi ĵus manĝis araneon...Fonto: Zvolensko
Edzo ĉe fotisto: „Ĉi tie mi havas foton de via edzino.“
„Vi ŝajne fotis tion per centono de sekundo, ĉu?“
„Kial?“
„Ĉar ŝi havas fermitan buŝon.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
2.6667 /5 (3 voĉoj)
La
14-an de junio 2016
—
Viroj
„Sinjoro Zam, ĉu vi opinias, ke kisoj povas damaĝi?“
„Kompreneble! ...se ilin sekvas geedziĝo.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Ulo venas en gastejon kaj demandas kelneron: „Ĉu ĉi tie estas jam iu el tiuj idiotoj?“
„Ne, sinjoro, vi estas la unua.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
En lernejo: „Kiel ni ekkonas aĝon de kokino?“
„Laŭ dentoj.“
„Ja kokinoj ne havas dentojn!“
„Sed ni havas.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Kuracisto: „Ĉi tiujn gutojn vi gutigu en la okulojn po unu trifoje tage.“
„Ĉu antaŭ aŭ post manĝo, sinjoro doktoro?“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Kuracisto: „Kontraŭ tusado uzadu ĉi tiun medikamenton trifoje tage, kaj evitu malvarmajn trinkaĵojn.“
Paciento: „Kiomfoje tage mi evitu malvarmajn trinkaĵojn?“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Paciento: „Sinjoro doktoro, antaŭ unu jaro vi konsils al mi, ke kontraŭ reŭmatismo mi evitu malseketecon.
„Ĉu tio helpis?“
„Jes, sed mi venis ĉi tien demandi, ĉu mi jam povas lavi min.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto