Diskutoj de Linukso-uzantoj: Kiun distribuaĵon vi uzas? Kun kiu grafika medio? Ĉu X.org aŭ Wayland? Kun kiu pakaĵa sistemo? En kiu versio? Ĉu vi mem kompilas la programojn? Ĉu la kernon? Kiu komando estas la plej amuza?
Diskutoj de Vindozo-uzantoj: Saluton, kiel vi fartas hodiaŭ?
Panjo, bv. pridemandi min pri geografio!
-Bone. Kiu estas la ĉefurbo de Germanujo?
Berlino.
Kaj la ĉefurbo de Aŭstrujo?
Berlino.
-Hm. Kaj la ĉefurbo de Polujo?
Berlino.
-Eĥ, kaj la ĉefurbo de Francujo?
Berlino.
-Ne plaĉas al mi diri tion, sed vi vere estas malbona en geografio, mia kara Adolf.
Leonid Breĵnev ĵus iĝis la Ĝenerala Sekretario de Komunista Partio de Sovetunio. Li deziras, ke sia maljuna patrino fieru kaj ĝoju.
"Panjo, rigardu! Mi nun havas la plej grandan loĝejon de Moskvo!"
Tamen ŝi ne entuziasmas.
"Panjo, ni aŭtu iom!"
Li ĉirkaŭiras Moskvon kun ŝi per sia luksega aŭto.
"Bela aŭto, ĉu ne?"
Lia panjo videble ne ĝojas.
Breĵnev decidas montri al ŝi foton de sia plej bela daĉo.
"Kia rava domo, kia eksterordinara pejzaĝo cirkaŭ ĝi, ĉu ne Panjo? Kaj mi havas almenaŭ 4 aliajn daĉojn se vi ne ŝatas ĉi-tiun!"
Sed ŝi aspektas maltrankvile.
"Panjo, mi ne komprenas, kio estas la problemo"?
"Leonid, ĉio tio estas bo
Prefere ne filmu tiun drakon kun kiu vi filozofiumas dum LSD-tripo. La registraĵo estus 6 horoj da blanka muro kaj balbutado de strangulo parolanta kun si mem.