La edzino demetas la okulvitrojn de sia ekdormanta edzo, kaj ŝi notas mallaŭte nul al si mem:
-Tiel, ke ne estas sur vi la okulvitroj, vi estas samtiel bonaspekta, kiam mi edziniĝis al vi.
Responde la edzo diretas:
-Tiel, ke ne estas sur mi la okulvitroj, ankaŭ vi tre bonaspektas...
Adamo kaj Evo estis solaj sur la Tero. Kaj tamen, unu tagon - neniu scias, de kie - venis tria homo. Li estis viro. Videble. Kaj li diris al Adamo:
"Mi tre dezirus pasigi unu duonhoron kun via edzino. Ĉu vi bonvolas doni ŝin al mi?"
"Doni?" miris Adamo. "Doni? Certe ne! Sed, se temas nur pri unu duonhoro, vi povas lui ŝin."
"Lui ŝin? Jen bona ideo!" ekĝojis la tria homo, kaj kun plezuro li konstatis:
"Kiel simple kaj senkonflikte! Jam komenciĝis la progreso!"
"Jes", konkludis Adamo, "progreso dank' al... Evoluo!"
Fonto: SCHWARTZ, Raymond ; ... Kun siaspeca spico!
“Ĉu vi permesas, ke mi edziĝu al via filino?”
“Pli bone estus, se vi unue demandus mian edzinon.”
“Nu jes, se vi insistas, sed mi preferus havi vian filinon!”
Fonto: Esperantista Vegetarano, 2008. Verkis: Bob FELBY
Virino eniris bestvendejon por aĉeti akvujon por sia hundo. La vendistino montris al ŝi plurajn modelojn.
“Ĉu vi volas havi iun, sur kiu estas skribite “Hundo”?
“Tio ne gravas. Mia edzo ne trinkas akvon, kaj la hundo ne povas legi!”
Fonto: Esperantista Vegetarano, 2008. Verkis: Bob FELBY
Pirotekniko estas unu afero, parotekniko estas alia. Sed la difino de l' unua validas ankaŭ por la dua:
"Arto prepari artfajraĵojn. Scienco pri eksplodaĵoj." (PIV).
Fonto: SCHWARTZ, Raymond ; ... Kun siaspeca spico!