La instruisto demandas al Toĉjo: - Do, Toĉjo, imagu, ke vi havas dek bombonojn, kaj ke Francisko ŝtelas kvar bombonojn al vi. Kiom da bombonoj vi plu havus?
- dek bombonojn kaj unu kadavron.
Fonto: "Agenda pour les nuls, 2020-2021", eldonado Quo Vadis (origine verkita en la franca)
La instruisto demandas al Toĉjo: - Do, Toĉjo, imagu, ke vi havas dek bombonojn, kaj ke Francisko ŝtelas kvar bombonojn al vi. Kiom da bombonoj vi plu havus?
- dek bombonojn kaj unu kadavron.
Fonto: "Agenda pour les nuls, 2020-2021", eldonado Quo Vadis (origine verkita en la franca)
Juna patrino kaj ŝia infano eniris la buson. Ŝi sidiĝis sur la sidlokon, popole nomata kvaropo. Ĉar estis nur unu libera loko, la patrino tenis sian infanon sur siaj genuoj. Dum la buso moviĝis, la infano sidanta sur la genuoj de la patrino konstante turniĝadis skuante. Tio igis lin piedbati la pantalon de la kontraŭsidanta sinjoro. Ĉiufoje, kiam li purigis sian pantalonon per la mano, li atendis de la junulino almenaŭ vortan pardonpeton. Sed nenio, nek unu vorto venis. Kiam tio ripetiĝis jam la trian fojon kaj la juna patrino absolute ne reagis, la viro en hela vesto alparolis ŝin per la frazo: „Vi povus almenaŭ iomete moderigi vian infanon, mi alportis tiun ĉi vestaĵon hieraŭ el la purigejo kaj nun mi estas konstante piedbatata.“
La ricevita respondo konsternis ne nur lin, sed ankaŭ ĉiujn apudsidantajn pasaĝerojn. „Kaj ĉu vi opinias, ke mi limigados mian infanon jam de nun?“
Post tiu frazo la viro en la hela vesto ekstaris kaj daŭrigis sian vojon starante. La buso haltis ĉe la sekva halto, kaj la juna universitata studento preparis sin por elbusiĝi. Sed antaŭ ol li eliris, li elprenis la maĉgumon el sia buŝo kaj gluis ĝin sur la frunton de la junulino.
Sekve venis ŝia reago: „Kion vi permesas al vi?!!!“
Kaj la juna studento respondis tute trankvila: „Mi ankaŭ ne estis limigata en mia junaĝo.“
Tre memfida junulo promenanta laŭ la plaĝo komencas klarigi al la maljunulo, ripozanta sur la ŝtuparo, kial la pli aĝa generacio ne kapablas kompreni tiun junan: „Vi kreskis en alia mondo, ĝenerale dirite, en tre primitiva mondo“, diris la junulo al li sufiĉe laŭte, por ke ĉiuj ĉirkaŭ aŭdu lin bone. „Junuloj de hodiaŭ elkreskis kun televido, jetoj, spacvojaĝo, viro iranta sur la Luno. Ni havas atoman energion, ŝipojn, poŝtelefonojn, lumrapidajn komputilojn... kaj multe pli!“
Post silenta momento la maljunulo respondis: „Vi pravas, filo! Ni ne havis ĉi tiujn aĵojn kiam ni estis junaj ... do ni inventis ilin. Nu, kaj nun, vi juna arogantulo, diru al mi, kion vi faras por la sekva generacio?“
“Jen ĉi tie en la ĵurnalo estas skribite, ke virbovo kornobatis Esperanto-instruiston”.
“Tre strange, kiel ĝi povus scii, ke li estas Esperanto-instruisto?”
Fonto: Esperantista Vegetarano, 2008. Verkis: Bob FELBY
La porkideto renkontas la kuraĝan leporeton.
– Saluton, kuraĝa leporo! Ĉu vi vere ne timas la vulpon?
– Vere ne.
– Ĉu mi povas iri kun vi? Mi aŭdis, ke ĝi ĉasadas ĝuste ĉi-regione, kaj mi timas terure.
– Sekvu min!
– Vi, kuraĝa leporo, mi sentas, ke la vulpo estas proksime. Ĉu tutcerte vi ne timas?
– Tutcerte.
– Mi jam eĉ vidas ĝin tie, jen ĝiaj dentoj! Kial ĝi ne formanĝas vin?
– Kelktage mi portas al ĝi porkidon.
Fonto: Esperantista Vegetarano, n-ro 1, 2012. Verkis Imre SZABÓ
Tri kristanoj vojaĝas per aŭtomobilo, ili karambolas, ili ĉiuj tri mortas.
En la ĉielo Sankta Petro akceptas ilin demandante:
– Antaŭ ol ni decidos pri via sorto, diru, kion vi deziras, ke la homoj diru pri vi ĉe la entombigo?
– Mi deziras, ke la homoj diru: li estis bona edzo, bona patro, bona kuracisto – tiel respondas la unua viro.
– Mi volas, ke ili diru: li estis bona edzo, bona patro, bona instruisto -- tiel la dua.
Respondas la tria:
– Kaj al mi tre plaĉus, se ili dirus: „Vidu, li moviĝis!”
Fonto: Esperantista Vegetarano, n-ro 1, 2013. Verkis Imre SZABÓ